Porka viandosteko laŭ Donjo
(por kvar personoj)
Ingrediencoj
- porkaj viandostekoj (aŭ porkaj fileoj, aŭ almenaŭ altkvalitaj porkviandaj stekoj)
- 6 mezgrandaj cepoj kaj 3 eskalotoj
- 1 supk. da butero
- 40 g da butero kun spicherboj
- 3 supk. da butera graso aŭ oliva oleo
- blanka aŭ nipra pipro
- salo
Kiel aldonaĵo mi rekomendas legomon laŭ la sezono, ekzemple:
- poreon (laŭ la suba recepto)
- pizojn
- florbrasikon
- asparagon
- fungojn
Preparoj
Fordabu la akvon de la viando per tuko aŭ per sorbema kuireja papero.

Senŝeligu la cepojn kaj tranĉu ilin en diskojn.
Rostu la cepojn en pato aŭ kuirpoto ĝis ekbruneco en butero.
Salu kaj pipru la cepojn.
Verŝu 200 ml da varmega akvo en la paton.
Stufu la cepojn dum ĉirkaŭ 15 minutoj kun ofta kirlado de la cepoj.
Dum la stufado verŝu eventuale gluton la blanka vino sur la cepojn.
Varmegigu la oleon aŭ la buteran grason en la pato.
Dum minuto rostu la stekojn kun granda flamo.
Poste rostu la stekojn plu sur malgranda flamo sur ĉiu flanko dum ĉirkaŭ tri ĝis kvar minutoj.
Poste salu ka pipru la stekojn.
Tiam metu la stekojn sur teleron. Aldonu sur ĉiun stekon kulerplenon da butero kun spicherboj, por ke ili fandiĝu sur la varmegaj stekoj, garnu la stekojn per la cepoj.
Aldonu sur la teleron aŭ rostitajn aŭ kuiritajn terpomojn aŭ panon, kaj krome la legomon.
Poreo kiel legoma aldonaĵo
(por kvar personoj)

Ingrediencoj
- 2 kg da poreo
- supk. da butero
- 5 supk. da akvo
- salo
- muelita nigra pipro
Preparoj
Detranĉu de la poreo la pintojn aŭ malmolajn verdajn foliojn kaj ĉiujn radikajn finaĵojn.
Lavu nun la stangojn kaj distranĉu ilin en diskojn.
Varmegigu la buteron en kuirpoto kaj kirlu iom la poreajn diskojn kun la butero.
Verŝu la akvon sur la poreon.
Forte salu kaj pipru la tuton.
Stufu la poreon dum 15 minutoj en kovrita poto.
Bonan apetiton deziras Donjo!
